Lille-Villeneuve-Espéranto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Accueil > Bonvenon en Lillon > Turismu en Lillo

Turismu en Lillo

Lillo (franclingve : Lille [lil]) estas unu el la plej gravaj urboj el Francio kaj situas centre de la « triangulo » Londono-Bruselo-Parizo. Ĝiaj historio, arkitekturo kaj kulturo estas tre riĉaj. Lillo vere valoras vian viziton kaj ĝuon ! Jen kelkaj vidindaj monumentoj...

 

FotoLa deino

Meze de la ĉefplaco (Grand-Place), tiu ĉi kolono memorigas pri la sieĝo de Lillo far la aŭstroj en septembro 1792. Dekstramane la deino tenas kanonan bruligilon. Maldekstramane ŝi montras gravuraĵon sur la bazo, nome la kuraĝan respondon de la Lilla urbestro André rifuzanta submetiĝon al la sieĝantoj. Tiun Lillan venkon gratulis la Nacia Konvencio, kiu proklamis, ke « Lillo meritis de la patrujo ».

Tiun monumenton desegnis la arkitekto Charles Benvignat, kaj oni starigis ĝin en 1845. Ĝin skulptis Théophile Bra, kiu skulptis ankaŭ du bareliefojn de la Pariza triumfa arko.

 

FotoLa malnova borso

Senkonteste la malnova borso estas la plej bela monumento el la urbo.

En 1651 oni decidis konstrui ĝin por doni ŝirmejon al la negocistoj kaj financistoj, kiuj ĝis tiam kutimis renkonti unuj la aliajn surplace. Ĝin realigis la arkitekto Julien Destrée de 1652 ĝis 1653.

Malgraŭ ĝia ŝajna unueco, la malnova borso konsistas el 24 samaj domoj konstruitaj per pago de 24 negocistoj. Tiuj ĉi formas kvarlateron ĉirkaŭ arkada korto, kies kvieteco konstrastas kun la bruado sur la ĉirkaŭaj stratoj.

La interna korto estas malfermita dumposttagmeze de mardo ĝis dimanĉo. En ĝi troviĝas bazaro de duavendaj libroj kaj foje ŝakludantoj. Dimanĉe de julio ĝis septembro tie okazas tangaj vesperoj.

 

FotoLa granda gardejo

Ĝin konstruis Thomas Joseph Gombert en 1717. Ĝi estis kvazaŭ la okulo de la Francia reĝo al la centro de la urbo aneksita antaŭnelonge. Tiu konstruaĵo ja utilis por loĝigi soldatojn de la reĝo.

La granda gardejo enkondukis novan, francan klasikan arkitekturon en flandran urbon el brikoj kaj ŝtonoj. En la triangula frontono oni rekonas la suno de reĝo Ludoviko la 14a kaj, dektre kaj maldektre, la blazonoj de Francio kaj Lillo.

Nuntempe en la granda gardejo troviĝas la Norda Teatro.

 

FotoLa komerca kaj industria ĉambro

La komercan kaj industrian ĉambron kreis reĝo Ludoviko la 14a en 1701. Ĝis la 19a jarcento ĝi okupis la malnovan borson, sed la industria disvolviĝo igis tiun ĉi konstruaĵon tro malgranda.

Louis Cordonnier, kiu ĵus konstruis la Amsterdaman borson, estis taskita por fari tiun de Lillo. Li desegnas ĝin laŭ novregionisma stilo inspirita de la domaj fasadoj, kiuj frontas la novan borson.

La 76 metrojn alta belfrido simbolas la potencon de la komercaj urboj. Interne la ornamaĵoj de la vastaj spacoj laŭdas laboron kaj kuraĝon, el kiuj fontas la prosperon de la urbo. La komerca ĉambro plu estas ejo por kunsidado, konsilado kaj subtenado al la regionaj firmaoj.

 

FotoLa opero

En 1903 post brulego de la teatro la Lilla arkitekto Louis-Marie Cordonnier estas taskita por konstrui operon laŭ la inspiro de Charles Garnier kaj Monte-Carlo. Farita ĵus antaŭ la unua mondmilito, ĝi estas inaŭgurita unuafoje de la germanoj en 1914, kaj duafoje de la francoj en 1923.

En la frontono estas videbla Apolono kun liaj muzoj. Maldekstre staras alegorio de muziko, dektre alegorio de tragedio.

Interne troviĝas monumenteca ŝtuparo kaj riĉa ornamaĵo laŭ stilo de la dua duono de la 18a jarcento, el marmoro, stuko, bronzo, oro kaj brilaj kristaloj. La italstila spektosalono estas unu el la lastaj ekzemploj konstruitaj en Francio, kaj povas akceptis 1 136 spektantojn.

 

FotoLa Pariza pordego

Tiun triumfan arkon oni konstruis de 1685 ĝis 1692 sur la hodiaŭ malaperintaj muregoj por memorfesti la anekson de la urbo far reĝo Ludoviko la 14a en 1667. Ĝi anstataŭas la malnovan pordegon de Malsanuloj, kiu jam estis en la murego ekde Mezepoko.

La arkitekto Simon Vollant desegnis la Lillan citadelon kun Vauban. Ĝuste li desegnis la Parizan pordegon kun skulptita ornamaĵo, en kiu esprimiĝas la potenco kaj la grandeco de suno-reĝo Ludoviko la 14a. Pinte alegorio de venko sidas inter trofeoj kaj standardoj, kaj surmetas laŭra krono sur la kapon de Ludoviko la 14a tajlitan en medaliono. Dekstre en niĉo Herkulo kun klabo simbolas forton. Maldekstre staras la milita dio Marso.

 

FotoLa citadelo

La citadelon konstruis markizo Sébastien le Prestre de Vauban 1667 ĝis 1670 laŭ ordono de Ludoviko la 14a, kiu ĵus aneksis la urbon. Ĝi estas ero de la duobla linio el fortikurboj inter la maro Norda ĝis la rivero Mozo por protekti la landlimon.

La citadelo estas aparta urbo en la urbo, ĉirkaŭata de bastionoj, kiuj formas kvinpintan stelon. Por konstrui ĝin necesis kuiri 60 milionoj da brikoj, eltiri 3 milionojn da ŝtonaj blokoj kaj 70 mil grejsaj blokoj. La reĝa pordego surhavas latinan surskribaĵon, kiu estas vera laŭdo al la gloro de la suno-reĝo.

Ĝi estas rigardata kiel la « reĝino de citadeloj ». Vauban mem diris, ke ĝi estas la plej bela kaj plej finita citadelo el la lando. Ĝi estas ĉefverko fortikaĵa, urb-arta kaj franc-arkitektura.

 

Baldaŭ malkovru ĉi-paĝe pli da vidindaj monumentoj...

 

 

 
 



© 2001–2016 Lille-Villeneuve-Espéranto | www.lve-esperanto.org | Crédits